Israelaj impresoj

Inter viaj albumoj

Iloj


Mallarĝa sed bela

Meza parto de Strato Zamenhof.

Savi la vizaĝon

Nur la fasadaj muroj de malnova domo, apogitaj de fortika stangoskeleto, staras rande de fosaĵo. Oni konstruas novan hotelon ĉe la strato Agron en Jerusalemo, proksime al la Zamenhof-strato.

Moviĝemaj punktoj

Legante informtabulon por turistoj, mi vidis inter la literoj ruĝajn punktojn, kiuj eĉ moviĝis. Unue mi pensis, ke estas insektoj. Ili tamen ŝajnas havi kvar parojn da kruroj, kaj tial eble estas akaruloj, pli proksime parencaj al araneoj ol al insektoj kiuj havas tri kruroparojn.

Floro sur Golano

Sur florplena herbejo.

Ĉu bongusta?

Frandema besto sur florplena herbejo. Golanaj Altaĵoj.

Bela ripozejo

Alklaku por aldoni priskribon

Alĉiele

Sur florplena herbejo. Golanaj Altaĵoj.

Oficiala kunveno?

Larvaro sur herbejo. Golanaj Altaĵoj.

Se ĝi estus volbo...

Se la pordosupro ĉi tie estus arka kaj volbe kontruita, eble ĝi ankoraŭ nun, post 1500 jaroj, restus nerompita. La dika ŝtona trabego, kiu portas la muron super la pordo, rompiĝis en tri (kvar?) pecojn. – Ruino de kristana preĝejo de Sankta Georgo, el la sesa jarcento, proksime al Gamla, Golan-altaĵoj, nuntempe en Israelo (laŭfakte). (La komencan aludon pri volba konstrutekniko mi aldonis pro alia foto, preskaŭ samtempe aldonita, pri nova volba ponto )
28 eroj entute