Israelaj impresoj

Inter viaj albumoj

Iloj


Kolora sablo

Jam duone ŝtoniĝinta sablo en Negevo. La kolorojn ĝi ricevas el diversaj ĥemiaj kombinaĵoj de fero.

Florado estas necesa

Vivo sin levas el la dezerto proksime al la koloraj sabloj.

Ĉu ĝi serĉas ombron?

Skarabo trovis ŝirmejon inter la malmultaj herboj en la Granda Kratero.

Ĉe la murego

Ĉevalo, ĉevalisto, paŝtejo, armeanoj, aŭto kaj parkumhorloĝo apud la suda murego de la Jerusalema Malnova Urbo.

Griza korvo

Aŭtentika Jerusalemano.

Riparita

Koroditan defluan tubon oni riparis enŝovante novan plastan tubon. (en la Malnova Urbo, Jerusalemo, Israelo)

Kvar lingvoj, kvar skriboj

Stratluko en Jerusalemo, Israelo. Averto pri lumkablo en kvar lingvoj kaj kvar malsamaj alfabetoj: hebrea, araba, rusa kaj angla.

Dekstren, al la strateto

Promenante laŭ Gerŝon Agron en Jerusalemo mi proksimiĝas al strato Zamenhof, kiu situas dekstre, malantaŭ la angulo.

Alef Zamenhof?

Tute klare, la komenclitero de lia antaŭnomo estas surfarbita en la latinlitera teksto. Restas nur punkto. Kio okazis? Mi iru rigardi la ŝildojn ĉe la aliaj stratanguloj. La pli granda ŝildo kun sago montras verŝajne vojon al juda preĝejo, ĉar mi deĉifras tie la vortojn “bejt kneset” (sinagogo), skribitajn kun speciala kronita litero (nun kun tagim). Vidu la blogaĵon www.ipernity.com.invalid/blog/44607/141190
28 eroj entute