Israelaj impresoj

Inter viaj albumoj

Iloj


Kies kornoj?

Kiu staras malantaŭ la barilo? Fone videblas la Morta Maro.

Kontraŭstaro

Nubiaj kaproj (Capra nubiana, C. ibex nubiana) pritaksas la situacion: ĉu interpuŝiĝi, ĉu ne?.

Saloj koncentriĝas

La Morta Maro estas preskaŭ saturita de saloj (pli ol 30 %). Ne mirinde, ke oni klare vidas kristaliĝon ĉe la limo de akvo kaj tero.

Miranta rigardo

Tristrama sturno (Onychognathus tristramii) observas turistojn, tiujn strangulojn, pene grimpantajn al la supro de la tablomonto Masada.

Bonvenon!

Supre sur la monto Masada, 450 metrojn super la akvonivelo de la Morta Maro, apud la pordo de la fortikaĵo, momente videblis orkolora estulo, iom pli granda ol dom-muso. Ĝi ŝajnis afable saluti nin, antaŭ ol ĝi rapide sin kaŝis inter la ŝtonoj.

Kie la vosto?

Ĉu ĝi estas ora brosmuso, Acomys russatus? Kie ĝi trovas ion manĝeblan kaj trinkeblan en ĉi tiu seka tereno? – En bildoj kiujn mi trovis, oraj brosmusoj havas voston ne mallongan, sed ĉi tie videblas nenio. Mi ne konas la faŭnon kaj flaŭron de la regiono, kaj kore bonvenigas korektojn kaj aldonojn pri miaj determinoj..

Masada sunleviĝo

Suno leviĝas super la palacoj de Herodo la Granda sur Masada. La konstruaĵoj en la foto estas fakte etmodelo de la iama kastelo. Multo grandioza ankoraŭ reale restas surloke, iom ruine, iom rekonstruite. La modelo estas lokita surmonte en la fortikaĵo mem.

La tablomonto Masada (מצדה, Mecada) estis fortikaĵo-rifuĝejo de Herodo la Granda. Poste ĝin okupis grupo de judaj fervoruloj, <i>zelotoj</i>. Finfine, fronte al nepra pereo antaŭ imperia armeo, la milhoma loĝantaro de la fortikaĵo preferis mortigi sin ol subiĝi al la konkerantoj. Tio okazis printempe en la jaro 73.
.

Sur seka roko

Bela kreskaĵo sur kruta roka deklivo. La grundo aspektis seke malfekunda.

Dezerta basenego

La Granda Kratero ( המכתש הגדול‎ ha-maĥteŝ ha-gadol) en Negeva Dezerto. La kaldronego estas nek vulkana nek meteora kreaĵo, sed naskita de erozia konsumiĝo.
28 eroj entute