ILEI, Ranzan, Japanujo, 2007

Inter viaj albumoj

Iloj


Certigu al vi bonan sorton.

Ne estas tro multekoste aĉeti por si protektilon kaj bonŝancilon en vendejo en Nikko. La tiea granda templaro estas nomita monda heredaĵo de Unesko.

Marjo kaj la botelo

La botelo estas nun pakita en hurosiki, sed eble nia istruistino ne estis plene kontenta pri la rezulto.

Tornistroj el paktuko

Eĉ dorsosakojn ni lernis fari el japana paktuko.

Tagordo

Kun striktaj ordonoj pri la posttagmeza te-ceremonio.

Post la te-ceremonio

La te-ceremonion mem ni ja neniel rajtis ĝeni, sed poste eblis fotografi.

La vero

La “veroj” plifirmiĝis dum nia estado en Japanujo.

Fiera floristino

Jen la rezulto de nia unua ekzerco pri ikebano, iom plibeligita de la instruistino.

Kurknabo

Liveristo de rapidmanĝejo en Kawagoe ĵus pakis manĝoporciojn sur la motorbiciklon, kaj nun, survojen! (“dattansoba”, se mi ne mislegas; ĉu fagopiraĵo?)

Bunta kvaropo

Niaj japanaj gastigantoj aranĝis por ni eblon provi kimonon kaj lerte helpis nin ĝuste meti la belajn vestaĵon.
32 eroj entute