ILEI, Ranzan, Japanujo, 2007

Inter viaj albumoj

Iloj


La persa lingvo

Hamzeh Shafiee prezentas sian lingvon dum la Lingva Festivalo en Ranzan.

Jas’ bosanovas

KAWAMURA Yas gitaris al ni en bosanova etoso. Unu trafa klarigo sur la blanka tabulo estis vortigita (se mi ĝuste memoras la vortojn malantaŭ lia dorso): Ne petu “pli laŭte”, ĉar bosanovo ne estas io tia.

La bankedo

La komenca ordo surtabla dum la konferenca bankedo en Ranzan.

Dennis la Longakrura

Mi estas 186-centimetra, kaj iom pene sukcesis aranĝi la krurojn ĉe la malalta tablo. Dennis Keefe havas plenajn du metrojn, sed plu ridetas.

La ĉefa respondeculo jam ridetas

S-ino ISIKAWA Tieko portis pezan respondecon pri la konferenco de ILEI en Ranzan, kaj jam laboregis dum la UK en Jokohamo. Mi esperas, ke ŝi estis kontenta. Ni estas kontentaj..

Ni lernas lude kanti

Hori-san instruas al ni japanan infankanton, kaj ni ĉiuj koncentrite lernas.

Instruo pri sorobano

S-ino Kimie MARKARIAN instruis uzon de sorobano, la genia japana abako, al la ILEI-konferencanoj en Ranzan, 2007. Ĉi tie ŝi (tria de maldekstre) staras meze de junaj sorobano-virtuozoj kaj ties familianoj. Ŝi portas grandan instruistan sorobanon.

Junaj matematikistoj

Du junaj sorobanistoj montras la rezulton de ĵusa, rapidega kalkulo de la adicia kaj subtraha tasko surtabula. Ili jam tiom lertiĝis pri la bida matematikilo, ke ili eĉ ne bezonis fizikan sorobanon por la kalkulo: sufiĉis nur mense manipuli la ciferojn.

ILEI ekskursas

En plenega aŭtobuso, Hori-san (HORI Jasuo) gvidas ekskursanojn dum la ILEI-konferenco en Ranzan, Japanujo, en aŭgusto 2007.
32 eroj entute