Hirundoj, sablo kaj ŝvitbanejo

Inter viaj albumoj

Iloj


Trankvile li aŭ ŝi plu deĵoras

La gepatro ne movis sin, dum mi observis la idojn.

Je la alia fino de la lago

Malproksime videblas la saŭno, kie mi fotis la hirundidojn. La pli proksima estos mia banejo ĉi-vespere.

Sufiĉe varmas por sin bani

Mi ankoraŭ iras al la saŭno por kontroli la temperaturon de la akvo, per la termometro kiu kuŝas en la lago, ĉe la bordo. Jes, estas 14 gradoj C, tute agrable por sin bani tie. La lageto situas en valo inter sablaj altaĵoj kaj verŝajne ricevas multon de sia akvo el fontoj sur la fundo. Tial ĝi ne tre varmiĝas eĉ en suna somera tago.
12 eroj entute