Fungoj, insektoj kaj alio

Inter viaj albumoj

Iloj


Helica ligno

Ĉi tiu arbo eble havis jam putran internon sed plu tenacan eksteran tavolon, kiam ĝi fine falis, Ĉu torda turniĝo okazis dum la falo, aŭ ĉu la trunko jam staris kun tia ŝraŭba strukturo?

Multaj enirejoj

Estas kvino da uzataj pordoj al la subtera mondo kaj pluraj ŝajne jam ne uzataj. Ĉi tio devas esti hejmo de melo, eble tuta familio. Mi ekkomprenas, kial mi trovis preskaŭ neniun manĝeblan fungon en la proksima arbaro. Estas aŭtuno, kaj meloj (Meles meles) devas vigle grasigi sin por la vintro, ĉar tiam ili nur dormados plurajn monatojn. Meloj estas ĉiomanĝuloj kaj certe ŝatas ankaŭ fungojn. – Ankaŭ aliaj bestoj povas vivi en subteraj loĝejoj, ekz. vulpoj kaj procionhundoj iam ekloĝas en nestoj fositaj de m…

Necesejo

Verŝajne necesejo de melo. Meloj tenas sian neston kaj ĝian ĉirkaŭaĵon puraj kaj regule fekas en samaj lokoj. Jen jam videblas ankaŭ fungoj, parte putraj.

Necesejo 2

Ĉi tion ne faris melo. Verŝajne estis alko..

Migrinta ŝtonego

La glacia epoko movis eĉ ŝtonblokegojn. Fine ĉio fordegelis kaj la ŝtonego restis senmova, post eble plurcent-kilometra vojaĝo. Ĉi tiu migrobloko estas ĉ. kvin metrojn alta.

Ruĝaj vakcinioj

Beroj de ruĝa vakcinio, 5- ĝis 10-milimetraj, estas unu el la gravaj naturproduktoj de niaj arbaroj, Ili maturiĝas en septembro, ie eĉ pli frue. La acidaj beroj (oni ofte aldonas sukeron) bongustigas diversajn pladojn kaj estas facile konserveblaj. Tradicie oni simple konservis ilin iom dispremitaj en sia propra suko, en granda vazo metita en kelon aŭ alian malvarman lokon. La beroj enhavas sufiĉe da naturaj, konservaj acidoj por malhelpi ŝimojn kaj alian biologian difekton. Nun oni povas konservi ilin en h…

Cimo

Iam oni renkontas bero-cimon. Eĉ se oni ne vidas la insekton mem, ĝian ĉeeston anoncas malplaĉa odoro. (Povas esti, ke ĉi tiu individuo estas ordinara bero-cimo Dolycoris baccarum, sed ekzistas multe da insektoj, ofte kun nur subtilaj diferencoj, kaj mi nur malbone konas ilin.)

Alkoj, timu!

Rande de areo, kie arboj estis forhakitaj, oni bone vidas eĉ malproksimen,. Ĉi tio estas taŭga loko por ĉasista paf-turo. La alkoĉasa sezono komenciĝas la lastan sabaton en septembro kaj daŭras ĝis jarfino. Por ĉasi alkojn oni bezonas permesilon, kiu kostas 100 eŭrojn por plenkreska alko, 34 eŭrojn por alkido. Oni mortigas ĉiujare ĉ. 50 000 bestojn.

Eĉ ĉi tie

Forirante mi rimarkas, ke ja eĉ ĉi tie, for de urba bruo, en la subvoja pasejo, aktivis la farbuloj, kies kreaĵoj kutime aperas en pli publikaj lokoj. Eble ili nur ekzercis sin por poste transiri al produktado pli videbla.
36 eroj entute