Fungoj, insektoj kaj alio

Inter viaj albumoj

Iloj


Likenbuletoj

Jen pli proksima vido al buloforma boaca likeno. Floristoj utiligas ĝin kiel ornamaĵon en floraranĝoj. En arkitektaj etmodeloj pri konstruaĵoj kaj parkoj oni ofte vidas boacan likenon uzatan kiel etan arbon. La belaj liken-specoj estas komerce utiligataj kaj ankaŭ eksportataj. Oni povas rikolti kaj paki boacan likenon nur kiam ĝi estas malseka. Kiam ĝi estas seka, ĝi rompiĝemas kaj diseriĝas sub premo. En senpluva vetero rikoltistoj devas unue akvumi likenejon.

Ĉu manĝebla?

Pri ĉi tiu laktofungo kun la forpuŝa scienca nomo Lactarius turpis (latina turpis = misforma, malbela, naŭza) homoj malsame opinias. Ĝi estas ŝatata de iuj, sed oni estas avertata de esploraj rezultoj, kiuj montris ke ĝi povis, en laboratorio, kaŭzi mutaciojn en genoj. Mi havas germanan libron pri fungoj, kiu diras senkondiĉe “Malplaĉa gusto, ne manĝebla”. – Pri ĝia beleco aŭ gusto certe eblus longe diskuti.

Abundaj ĉi-jare

Ĉi tiajn fungojn mi trovis abunde. Oni diras, ke ili estas bonaj manĝofungoj, sed mi mem estas ne certa, ĉu mi ŝatas ilin, ĉu ne. Mi kuiris ilin kun brasiko kaj muelita viando, surŝutite per fromaĝo, en forna bakujo. Kiel nomi la fungon? Jam la scienca nomo estas problema, ĉar ĝi ŝanĝiĝadis dum jardekoj. Mi iam lernis, ke estas Rozites caperata, sed novaj DNA-studoj montris, ke ĝi apartenu al la kurtenfungoj kaj estu tial ree nomata Cortinarius caperatus, kiun nomon ĝi jam antaŭe havis. Nenian esperantan…

Hejmo detruita?

Falinta birdonestujo, jam iom putrinta, kuŝas ĉe malsupro de pino. Ĝin iam pendigis birdoamiko aŭ birdostudisto, kies nomo (kaj la dato 20.1.1993) ankoraŭ klare videblas sur la metala plateto. Li eble metis ĝin por strigoj. La supron de la nestujo oni povas facile forlevi por observi la internon.

Sub ekspresa vojo

Ek al aliloka arbaro! Nun mi komencas la marŝadon ĉe vojeto fermita per bartrabo, sed mi simple ĉirkaŭiras ĝin kaj baldaŭ venas al tunela pasejo, kiu kondukas min sub ekspresa aŭtovojo. La tubego estas sufiĉe granda por aŭto. Ĉe la randoj de la granda vojo, ambaŭflanke, estas starigita barilo el ŝtala reto. Ĝi estas t.n. alkobarilo, por malhelpi alkojn kaj cervojn kuri sur la vojon. Mi esperas ke la bestoj komprenas utiligi la tunelon por atingi la alian flankon. – Alkobariloj estas utilaj sed ne ĉiopovaj.…

Post pluvo

Gutoj ornamas branĉeton de juna pino.

Kio faligis la arbojn?

Mi jam estas fore en arbaro. Ne plu klare aŭdeblas la konstanta bruo de aŭtoj sur la vojego. Antaŭ mi, inter la altaj piceoj, videblas falintaj arbotrunkoj, dise kuŝantaj sur la grundo. Kio okazis? Ne ofte vento tiele, diversdirekte, renversas dikajn trunkojn meze de arbaro.

Ha, iu loĝas ĉi tie!

Pli proksime mi vidas, ke la tereno ie-tie estas fosita, kaj ĉie troviĝas freŝaj signoj pri moviĝado. La truoj estas ies pordoj al la subtero.

Pli da fosaĵoj

Fosaĵojn kaj truojn mi vidas diversflanke. La grundo ĉi tie ŝajnas esti sabla, facile fosebla, kaj la truoj indikas tutan tunelaron subteran, eble loĝejon de granda familio. La grundo loke tiom malfirmiĝis, ke radikoj de grandaj arboj ne plu fortike fiksiĝis en la tero, kaj okazaj ventegoj faligis kelkajn.
36 eroj entute