El finna naturo

Inter viaj albumoj

Iloj


Ĉasisto-ŝpinisto

Muŝo kaptiĝis en la araneaĵo, kaj la barakta tremado de la reto vekis la araneon. Ĝi tuj ekkuris al la kaptito kaj envolvis tiun en densan fadenaron. Poste ĝi lasis la muŝon resti senhelpa en la saketo kaj movis sin flanken. Eble ĝi atendis plian malsatiĝon aŭ opiniis, ke la kaptaĵo iĝos pli bongusta en la sunbrilo.

Lago ripozas

Alklaku por aldoni priskribon

Somerfina festfajro jam velkas

Alklaku por aldoni priskribon

Ŝirma sidado

Merlo sidas en sia nesto, sur stako de brulligno, ŝirmante idetojn.

Ankoraŭ restas loko...

La eta idaro apenaŭ sufiĉas por kovri la fundon de la nesto. (20 junio 2013)

Bona nutrado rapide kreskigas

Unu semajno da diligenta laboro de la gepatroj sufiĉis igi la idojn grasaj kaj plumkovritaj. Vidataj de malproksime, ili preskaŭ staris kun la buŝo malfermita. Kiam mi proksimiĝis, ili premis sin al la nestofundo kaj tute silentis. (27 junio 2013)
51 eroj entute