El finna naturo

Inter viaj albumoj

Iloj


Feliĉan novan jaron!

Ne tre somera vido de la pordo de nia somerdometo al la proksima lago. (2 Januaro 2011, je 2 horoj antaŭ la sunsubiro; temperaturo minus 11 gradoj)

Lineoj ĉe lago

Linnaea borealis L. Vidu mian blogaĵon de la 21-a de Junio 2012.

Somermeza linearo

Linnaea borealis L. Vidu mian blogaĵon de la 21-a de Junio 2012.

Frandu nian odoron

Linnaea borealis L. Vidu mian blogaĵon de la 21-a de Junio 2012.

Densejo

Linnaea borealis L. Vidu mian blogaĵon de la 21-a de Junio 2012.

Tuoksut vanamon ja varjot veen...

Linnaea borealis L. Vidu mian blogaĵon de la 21-a de Junio 2012.

Sen laboro ne venas oro

En la Johana tago, la homoj ĉi tie nur festas (Pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta). sed ni formikoj scias pli bone. * Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton. * Laboro fortigas, ripozo putrigas. * Laboro kondukas al honoro kaj oro. * Ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko. * Ne venas honoro sen laboro. * Kiu laboron evitas, bonon ne vidas.

Estingiĝoj

Je la 23-a horo subiras la suno, la festa fajro de Somermezo estas jam nur ardo, la vento ĉesis blovi kaj la fumo leviĝas rekte al la ĉielo.

Araneo pozas

Kruc-araneo sidas meze de sia reto, posttagmeze jam iom ĉifoneca, kaj atendas ĉasaĵon. La reton ĝi uzas nur unu tagon, poste manĝas ĝin, kaj tiel akiras materialon por konstrui novan silkaĵon en la sekva tago.
51 eroj entute