El finna naturo

Inter viaj albumoj

Iloj


Sovaĝaj framboj

Framboj abundis ĉi-jare. La sovaĝajn berojn de Rubus idaeus mi ŝatas multe pli ol la kulturatajn. Kolekti sovaĝajn frambojn estas alispeca laboro ol ekzemple plukado de arbaraj mirteloj kaj vakcinioj. Por tiuj lastaj oni devas kaŭri aŭ surgenui, dum frambojn eblas pluki starante. Aliflanke, framboj maturiĝas iom post iom, ne ĉiuj samtempe, kaj oni devas atenti preni nur la maturajn. Sed la maturaj jam estas tre falemaj, kaj necesas sin gardi por ne tro svingi kaj tremigi la tigojn.

Frandoberoj

Bongustegaj sovaĝaj framboj kolektitaj en arbaro. Frambujoj estas tipe pioniraj kreskaĵoj: ili unue aperas en lumplenaj lokoj, kie arboj estas forhakitaj aŭ forbrulis. Post kiam novaj arboj jam sufiĉe kreskis por ombri la pli malaltajn frambujojn, tiuj iom post iom malaperas.

Prujno 1. Solidiĝinta nebulo.

Kelktage regis vetero frosta kaj senventa. La aero estis malseka, iam videble nebula. Idealaj kondiĉoj por formiĝo de prujno sur ĉiaj surfacoj. Eĉ falfoliaj arboj, kies maldikaj branĉoj ne kaptas multon da neĝo, fariĝas tute blankaj kiam ilin ĉirkaŭvolvas kristaliĝanta nebulo.

Prujno 3. Pigo en blanko.

Unuopa pigo elektis la supron de senfolia betulo kiel observejon.

Prujno 2. Blanka barbo.

En senventa frosto, nebulo kristaliĝas sur ĉion. Kristalo post kristalo solidiĝas, unu sur alian, kaj formas ekzemple ĉi tian pendantan barbon ĉe branĉopinto. La glaciaj kristaloj de prujno estas tre falemaj, nur malfortike fiksitaj unu al alia kaj al la branĉoj. Malforta vento iam dispecigas kaj faligas ilin. Tiam oni vidas sub arboj neaŭdeblan kaj apenaŭ senteblan pluvadon de blankaj kristaletoj. Por vidi tion mi devis tre streĉi la okulojn, ĉar hodiaŭ ne brilis la suno.

Verda tapiŝo, 2

Marto 2010. Kuris for la lepor’, kaj la herbotapiŝon kovras dumetra tavolo da pakita neĝo. Ne plu troviĝis alia loko por demeti la forŝovelitan amason.

Verda tapiŝo, 1

Leporo serĉas frandoherbojn sur nia razeno en junio 2009.

Finita la falĉado

Jam ne bezonata estas ĉi tiu ĉevaltira falĉomaŝino. Ĝi nun senuze kuŝas ĉe la bieno Söderskog, en meza Espoo, urbo kun ĉ. 240 000 loĝantoj, najbara al Helsinki. La bienon ĉirkaŭas belaj grenkampoj, kaj nur la suproj de domegoj iomete videblaj trans apuda arbaro helpas imagi, ke ĉi tio ne estas en profunda kamparo.

Bela araneo

Granda araneo sidas sur ligna tabulo, tute senmova. Ŝajnas, ke ĝin ĉirkaŭas restoj de araneaĵo. Eble ĝi mem ŝpinis la reton. Mi ne scias, ĉu ĝi estas mortinta, ĉu nur digestanta bonan manĝon.
51 eroj entute