El finna naturo

Inter viaj albumoj

Iloj


Printempo de junipero

Beroj de junipero bezonas du jarojn por iĝi maturaj, nigre bluaj, taŭgaj kiel spico, ĉu por ĝino aŭ sahti (tradicia finna biero), ĉu por viandaĵoj. Ĉi tie ili estas nur lastjaraj, ankoraŭ verdaj, sed sur branĉoj de la sama arbusto sidis ankaŭ maturaj beroj, kiuj ne videblas en la foto. La “beroj” (diametro ĉ. 5 mm) fakte ne estas beroj laŭ scienca vipunkto. Ili estas konusoj, kiel tiuj de aliaj pingloarboj, sed la skvamoj kunfandiĝis por formi berecan globeton. Por ĝi tre taŭgas la komunlingva nomo “bero”.

Leporo sur herbejo

Leporo vizitas nian ĝardenon antaŭ somermezo. Ĝi ĵus eksentis ion eble danĝeran kaj rapide ŝanĝiĝis de senzorga saltetanto al streĉe atenta besto, kiu maltrankvile turnas siajn orelojn por pli bone aŭdi minacajn sonojn. – Lepus europaeus. – (bloga artikolo 18 junio 2009)

Printempo de rozo

Fruprintempe, antaŭ ol aperas la unuaj folioj, oni vidas sur rozujoj nur restojn de formanĝitaj fruktoj. Vintre Ilin utiligas birdoj, sed mi vidis ankaŭ muson grimpi sur dornaj rozotigoj. Devas esti heroaj musoj, precipe kiam temas pri krispa rozo (Rosa rugosa, kiel ĉi tie), kiun dense kovras akregaj dornetoj.

Kantocigno

Du kantocignoj (<i>Cygnus cygnus</i>). Mi rapide fotis ilin tra aŭta fenestro, sur lageto en sudorienta Finnlando. Mia simpla fotilo ne estis la plej taŭga ilo por tia situacio, foti birdojn de iom longa distanco. – Troviĝas multaj fotoj pri cigno en ipernity. Inter tiuj estas rave belegaj bildoj, sed la plej multaj montras la tuberbekan mutan cignon (<i>Cygnus olor</i>).

Kantocigno estas la nacia birdo de Finnlando. Dum jarmiloj, la birdon bildigis artistoj, ekde prahomoj kiuj ruĝfarbe desegnis ĝin sur rokoj ĝis modernaj artistoj. Ĝi rolis mitologie kaj simbole, kiel la mistera <i>Cigno de Mortejo</i> fone de <a href="search/photo?w=27278&q=joutsen" target="_blank" rel="nofollow">kion havas Roomeri</a> kaj <a href="search/photo?r[view]=0&s=0&t=0&w=0&q=joutsen&m=0&lic=" target="_blank" rel="nofollow">aliaj</a>. Tie rolas kaj la muta kaj la kanta cigno, kaj okaze ankaŭ unu fama velŝipo, "La Cigno de Finnlando".
.

Stranga ŝtormo, 1

Feriante en meza Finnlando, mi subite rimarkis en apudvoja arbaro ie-tie amasojn de renversitaj arboj. La trunkoj estis dise falintaj sur areo de eble hektaro, eble kelkaj hektaroj. Tiajn areojn mi vidis kelkajn, kaj ili ŝajnis apartaj, kun distancoj de centoj da metroj. Do, mi ne vidis ian seninterrompan strion de detruo, kian kaŭzas ciklona ventego sin movanta tra arbaro.Tre mirige. Nur vidante tion, mi memoris, ke antaŭ kelkaj tagoj mi estis leginta raportojn pri ŝtormo ie en Savo, kaj ĝuste tie mi nun…

Stranga ŝtormo, 2

Tre kurioze, iuj arboj ankoraŭ staris kiel duonaj trunkoj, nur la suproj estis kvazaŭ forblovitaj. Ĉie plena malordo. En Finnlando ne okazas katastrofaj uraganoj de tropika tipo, sed iam fortaj kirloventegoj detruas arbaron ne amplekse. Ĉi tio ne ŝajnis tute “normala” ciklono. Mi legis poste analizojn de vetersciencistoj, kiuj diris, ke eble estis “superĉela fulmotondro”, malofta tipo de fulma ŝtormego, kiun karakterizas meza suprenblova kirloventego kaj pluraj apartaj, fortegaj terenblovoj ĉirkaŭ la kern…

Amasmurdo, 1

“En amaso eĉ morto estas pli gaja” (Proverbaro Esperanta) – Detalo el la antaŭo de de mia aŭto post 1000-kilometra veturo en Finnlando. Ŝajnas, ke plejmulto de la kuloj estis bone manĝintaj, ĉar videblas tiom da freŝa ruĝo. Ĉu restoj el homa kaj alia mamula sango? Aŭ eble la malsataj, nenion manĝintaj insektoj estis tiom malpezaj, ke la aerkirloj antaŭ la rapidanta aŭto facile ĵetis ilin supren kaj tiuj mirakle savis sin.

Amasmurdo, 2

”Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto” (PE). – Tuj post halto mi jam vidis ĉi tiun muŝon sidiĝi ĉe la preta tablo. Bona plado da lekinda kaj suĉinda proteino. Sed memoru, kara muŝo, ke “de tro da pano venas malsano”.

Lago

Jen kion la kursanoj vidis, starante antaŭ la Kruco de Vojaĝantoj. (mapo)
51 eroj entute