El finna naturo

Inter viaj albumoj

Iloj


Ne neĝas kaj tamen neĝas

Venteto kreas blankan vualon super la vojo, disŝutante molan frostan neĝon de sur la branĉoj.

Alloga banejo

Vintra banejo-naĝejo ĉe marbordo. Pumpilo subakva movas la akvon tiel, ke ĉiam restas senglacia loko por la amantoj de frosta baniĝo. La temperaturo de la surfaca akvo estas ĉirkaŭ nulo. – Proksime staras ankaŭ ŝvitbanejo.

Nokta preterpaso

Ŝipo de Turku al Stokholmo, en aŭtuna mallumo, preterpasas la insulon Norrskata en Sudokcidenta Finnlando. Vento vipas la lastajn flave brunajn foliojn de la surbordaj arbetoj.

Du korvoj

Du grizaj korvoj (kornikoj) observas la mondon. Ili elektis por si bonan rigardejon, la supron de plej alta betulo. Kial la proksimaj piceoj tiel okulfrape diferencas: unu estas plena de konusoj, dum la aliaj ŝajnas tute senfruktaj?

Verda fringo, sentima manĝanto

Hodiaŭa (1 marto 2009) bildo pri nia korta birdomanĝujo. La verda fringo en la bildo sidadas ĉe la trogeto kaj trankvile satigas sin per la proponataj semoj de sunfloro. Paruoj grandaj kaj bluaj kutimas nur rapide kapti semon per beko kaj tuj forflugi al proksima arbusto por ĝin tie senŝeligi kaj manĝi. (La foto estas farita iom fore, per simpla fotilo inter latoj de kurteno, kaj poste pligrandigita, Pro tio la kvalito ne estas bona, sed la birdo verŝajne rekoneblas.) – Antaŭ du tagoj Tjeri skribis pri verda fringo, <a href="blog/53089/132607">Printempa birdo</a> .
.

Likeno sur roko

Ĉi tiu likeno kreskas sur vertikala surfaco, kiun iam faris homoj rompante rokon pro vojkonstruo. La likenmakulo estas larĝa je kelkaj centimetroj kaj eble dika je unu–du milimetroj. – Mi ne scias la nomon de la bela surroka likeno. Rapida serĉo montras, ke ĝi eble apartenas al la specaro Physcia aŭ ties parenco. (Espoo, Finnlando)

Inkofungoj

Triopo da skvamaj inkofungoj rapide elteriĝis en nia ĝardeno en oktobro. La fungoj baldaŭ forkonsumiĝis, ili kvazaŭ digestas sin mem kaj fariĝas nigra inkeca fluidaĵo. La plej granda estas ĉ. 20 centimetrojn alta, 7 cm dika. Kiam junaj, ĉi-specaj inkofungoj estas manĝeblaj, sed ni ne gustumis ilin. (Coprinus comatus, laŭ PIV “hara kopreno”)

Printempo de burdo

Sola burdo kolektas polenon sur floro de saliko. Nun ĝi vivas sen kunuloj, sed se ĝi sukcesas trovi taŭgan nestejon kaj kolekti sufiĉe da poleno por nutri idaron, ĝi estos reĝino de eta burdaro.

Printempo de musnesto

En ĉi tiu mola bulo el sekaj herboj verŝajne loĝis travintre kampomuso (Microtus agrestis). La nesto estis bone ŝirmita sub neĝo, sed kiam tiu fordegelis, la bulon maskas nur ĝia malbrila koloro. Baldaŭ ĝin nevidebligos la lupino ekkreskanta apude, kaj alia somera verdaĵo.
51 eroj entute