El finna naturo

Inter viaj albumoj

Iloj


Sur somera herbejo

Ĉu vi scias ĝian nomon?

Kiu papilio?

Papilioj estas mirinde multaj kaj mi nur malbone konas ilin. En interreto troviĝas bonaj fotoj pri similaspektaj specoj, sed ju pli mi ilin rigardas, des pli mi konfuziĝas. Ŝajnas esti certe. ke temas pri la familio <i>Nymphalidae</i>, eble subfamilio <i>Heliconiinae</i>, sed kiel klasi la belulon pli detale: ĉu iu <i>Boloria</i>, <i>Argynnis</i>, <i>Fabriciana</i>...? Neniu bildo montras tute similan makularon sur flugiloj (sed la makuloj ja varias), kaj se la makuloj iom similas, ne estas similaj alterne nigraj-blankaj zonoj, kiuj klare videblas sur la antenoj. Kion diri?
.

Velkinta floro

Alklaku por aldoni priskribon

Profunda nokto somera

Meznokto ĉe unu el la 180 000 lagoj de Finnlando. Fotita 8 minutojn post la noktomezo inter la 21-a kaj 22-a de junio 2008. La suno subiris je 23:14 kaj leviĝis je 03:37 (la malsimetrion kaŭzas la horzonoj kaj la somera tempo).

Aŭtuna kverko

Jam duone flavas ĉi tiu kverko proksime al mia hejmo. Komparu la pompe verdan hispanan arbon de Manolo , kaj mian printempan senfolian kverkaron. La kverko en ĉi tiu bildo tamen sufiĉe bone eltenas, ĉar ankoraŭ videblas ia verdo, dum multaj betuloj jam hele flavas kaj la folioj faladas. Sur kortoj mi vidas homojn kiuj forrastas la falaĵon. – Fakte mi volis foti sciuron en la kverko, sed ĝi kaŝiĝemis kaj tro rapidis.

Sciuro

Se ne tiun sur la kverko, almenaŭ ĝian amikon en proksima pino mi kaptis. Videblas ankaŭ blanka trunko de betulo kaj ties flavaj folioj, iom verdaj folioj de acero, kaj ruĝaj beroj de kratago.

Vipuro

Duonmetra vipuro (Vipera berus) ne facile distingeblas sur brune griza pado.

Vipuro

En makulo de sunlumo, kie ne ombras arboj, ĝi videblas pli bone. Bela besto, verŝajne vipurino. Ĉu ĝi estas graveda aŭ nur bone manĝis?

Ne videblas eĉ unu alia insulo

La glacia epoko, kiu finiĝis antaŭ 10 000 jaroj, kreis la artajn formojn de la insulo. Glacia tavolo kelkajn kilometrojn dika pezis sur la baza roko kaj, moviĝante kun sablo kaj gruzo, frotis kaj erodis, ondume glatigis kaj poluris la ŝtonan surfacon.
51 eroj entute