Iloj


Ovoj de dinosaŭro

Pakegoj da freŝa fojno en kampara pejzaĝo. (Lapinlahti, Finnlando)

IMG 2026-1

Alklaku por aldoni priskribon

Harri & studejo

Fotis István Mórocz

Skisalto sen neĝo

Flugi sur skioj.

Plasta saltejo

Sur la deklivo aliflanke de la belvida turo staras du skisaltejoj. Fine de junio troviĝas neniom da neĝo. Sur la verdejo malsupre de la granda saltejo videbletas homo, kiu skiglitis laŭ la plastokovrita glitspuro de la saltoturo kaj post la flugo alvalis al la herbejo.

Kuopio

Urbo Kuopio en meza Finnlando. Fone estas lago Kallavesi kun insularo.

Ombro

Mi staras sur belvida balkono de la Turo de Puijo, en Kuopio, Finnlando.

Ebriiga?

Ĉu ankaŭ postebriiga. Mia blogaĵo hodiaŭa.

De antaŭ 70 jaroj, 1

Frontpaĝo de Turun Sanomat, 23 januaro 1940. Montroŝranko en la urba biblioteko de Turku montras paĝon de antaŭ precize 70 jaroj, kiam la Vintra Milito inter Sovetunio kaj Finnlando ĵus atingis sian mezan punkton. Entute la milito daŭris 105 tagojn. La frontpaĝo rakontas pri la milito, tiam kompreneble ĉefe laŭ oficialaj raportoj de la ĉefstabo. Alia artikolo temas pri malfacilaĵoj de glacio-kolektado. Oni tiam amase prenis glacion de lagoj kaj maro por uzi ĝin kiel someran malvarmigilon en laktejoj kaj en…