Iloj


Oficiala kunveno?

Larvaro sur herbejo. Golanaj Altaĵoj.

Alĉiele

Sur florplena herbejo. Golanaj Altaĵoj.

Bela ripozejo

Alklaku por aldoni priskribon

Ĉu bongusta?

Frandema besto sur florplena herbejo. Golanaj Altaĵoj.

Generacio post generacio

”Aikojen saatto” (Släkte efter släkte, ‘Procesio de generacioj’) de Tilla Kekki. Materialo: kuproplatoj sur skeleto el kupro kaj rustimuna ŝtalo. Veldis Antero Koski. – Ankoraŭ la skulptaĵo estas sufiĉe nova. Post jaroj ĝin verŝajne kovros pli intensa verda patino.

Printempo de rabarbo

Rabarbo levas sian kapon el inter lastjara, mortinta foliaro.

Grimpulo

Arto en urbo: skulptaĵo fiksita sur lampfosto. – Unu el la serio ”Ilmestys” (’Aperaĵo’) de Pekka Kauhanen.

Gruoj staras, trafiko fluas

”La Blu-gruoj” estas la nomo de la tri specialaj elektrofostoj. Tiuj ornamas lokon, kie kruciĝas du ĉefvojoj kaj granda elektrolineo. La fostegojn fasonis Antti Nurmesniemi, elstara formokreisto. La betonaj piedestaloj aspektas krudaj en taglumo. Mi opinias la fostojn pli bonimpresaj en mallumo, kun la bluaj suproj lumigataj.

Gruoj staras, elektro fluas

La 400-kilovolta lineo, kun la tri atentokaptaj fostoj, jen vidita de alia flanko: la ĉefvojoj kaŝiĝas malantaŭ la altaĵeto. Tra la ĉeflineo de 400 kV kaj la apuda (ne bone videbla) malnova lineo de 100 kV fluas energio el grandaj centraloj al la grandaj konsumejoj en suda Finnlando.