Iloj


Blankaj apostoloj

Sur la katedrala tegmentrando staras la 12 apostoloj, tri sur ĉiu flanko super la frontaj trianguloj. Jen la blanka apostola triopo de la okcidenta fasado: Simono Fervorulo kun sia segilo, Petro kun siaj ŝlosiloj kaj Tomaso kun sia ĉarpentista ortilo. La materialo de la statuoj estas ne ofte uzata por skulptaĵoj: la apostoloj estas fanditaj el zinko.

La mistera numero

Ĉi tio rilatas al mia blogaĵo de la 22-a de majo 2008.

Otto Prytz

Otto Prytz prelegas samtempe legante sian brajlan notaron. Vintraj Tagoj de Esperanto Asocio de Finnlando, Kuusankoski, 14 kaj 15 marto 2009.

Nova volbo

Ĉi tiu ponto situas proksime al mia hejmo. Ĝis antaŭ unu jaro estis tie malnova, ne bonstata ponto, kiu bezonis riparegon. La urbo decidis ne ripari sed konstrui novan ponton kaj elektis antikvan konstruteknikon: estas volba ponto el granitaj blokoj. La elekto ne estis senproblema, ĉar ekzemple ferbetona aŭ ŝtala strukturo kostus multe malpli. Oni tamen konsideris la ĉirkaŭaĵon, kie la plej grava konstruaĵo estas preĝejo pli ol 500 jarojn aĝa, ĉirkaŭata de tombejoj (vidu bildojn septembran kaj decembran).…

Se ĝi estus volbo...

Se la pordosupro ĉi tie estus arka kaj volbe kontruita, eble ĝi ankoraŭ nun, post 1500 jaroj, restus nerompita. La dika ŝtona trabego, kiu portas la muron super la pordo, rompiĝis en tri (kvar?) pecojn. – Ruino de kristana preĝejo de Sankta Georgo, el la sesa jarcento, proksime al Gamla, Golan-altaĵoj, nuntempe en Israelo (laŭfakte). (La komencan aludon pri volba konstrutekniko mi aldonis pro alia foto, preskaŭ samtempe aldonita, pri nova volba ponto )

Gisfera ŝtuparo

Interese aspektas la ŝtuparo en la domo de la Universitata Muzeo en Helsinki (finkonstruita 1869). La trunko de la ŝtuparo estas gisa, la platoj ŝtupaj kaj etaĝaj estas ŝtalaj. Blogero: Ĉu muzeo povas esti interesa?

Studenta loĝejo

El la Universitata Muzeo. Havaĵoj de studento antaŭ proksimume 20 jaroj. Blogero: Ĉu muzeo povas esti interesa?

sakasvoitneito

Alklaku por aldoni priskribon

IMG 0102

Alklaku por aldoni priskribon