Iloj


IMG 0237

Alklaku por aldoni priskribon

IMG 0547

Alklaku por aldoni priskribon

IMG 0005

Dua provo

IMG 0001

provoj

Gadolin sur patinaj ŝildoj

Du ŝildoj rakontas pri scienca laboro antaŭ 200 jaroj: “Sur ĉi tiu loko, en domo numero 161 de la Monaĥeja Kvartalo, situis la laboratorio de la fame konata finna ĥemiisto Johan Gadolin, en la jaroj 1797–1814.” La dekstra, svedlingva ŝildo precizigas, ke li estis “profesoro pri ĥemio en la antaŭa [universitato] Åbo Akademi”. (Vidu la blogaĵon pri Gadolin, lia nomo kaj gadolinio.) “Åbo Akademi” estas nomo de moderna (fondojaro 1918) svedlingva universitato en Turku. Sur la ŝildo temas pri tute alia unive…

Restoracio sur loko de ĥemiejo

Ŝildo de la restoriacio Kaskenahde en Turku, Finnlando, montras, ke ĝia specialaĵo estas fiŝaj pladoj. Sed sube, sur la ŝtona barilo, videblas du grizaj tabuletoj el bronzo, apenaŭ rimarkeblaj. Ili rakontas pri tute alispeca laborejo.

Fiere ĝi staras

La mano ĉe la maldekstra rando tenas poŝtelefonon. Ene de proksimume unu jardeko tiaj sukcesis tute forbalai telefonbudojn de la stratoj kaj placoj en Helsinki. Restas sole ĉi tiu ekzemplero sur la muzea strato.

Blanka katedralo en blanko

Estas posttagmezo en Helsinki. Neĝas, sed tio estas preskaŭ akveca neĝo kaj videblas nur kiel nebula vualo en la aero. La Senatan Placon kovras blanka tapiŝo. Simila tutblankaĵo estas malofta en la mezaj urbopartoj, kie ĉio sur kaj apud la stratoj rapide malpuriĝas. La ĉielon kovras unukolora nubaro, tute sen videblaj detaloj. La blanka katedralo fantome leviĝas de la ŝtuparego. Placomeze, imperiestro Aleksandro 2-a silente observas urbanojn. Abundas fotoj pri la katedralo, ankaŭ en la reto, sed multe pli…

Blanka ŝtuparo

Kiam mi atingas la okcidentan flankon, ĉesis la neĝado kaj la katedralo jam pli akre konturiĝas antaŭ la unukolora ĉielo.