Iloj


Patro nia teksita

Alklaku por aldoni priskribon

Aŭtoj sur aŭtoj post aŭtoj

Preskaŭ senfina vico da kamionoj atendas vojrande por landlimaj formalaĵoj. Ili portas aŭtojn de Finnlandaj havenoj al Rusujo. Ĉi tiu bildo estas farita la 29-an de julio 2008 sur vojo numero 6 inter Lappeenranta kaj Imatra. La plej longaj tiaj vicoj, iam kelkdek kilometrojn longaj, okazas pli sude, sur la vojo 7 (E18) al la limtranspasejo Vaalimaa-Torfjanovka. – Preskaŭ realtempa informo pri la situacio de allima trafiko sur la vojoj de sudorienta Finnlando troviĝas sur tiucela paĝo de la Centra Administr…

Katedralo de Espoo

La malnova preĝejo de Espoo, je ĉ. 20-kilometra distanco de Helsinki, estis plurfoje pligrandigita. La plej malnovaj partoj devenas de la 1480-jaroj. Tiam la preĝero servis vastan kamparan paroĥon. Nun ĝi situas en urba komunumo kun 240 000 loĝantoj. Ekde 2004 ĝi estas episkopa sidejo.

Januaro sen neĝo

Estas la unua de januaro 2009, 14 minutojn post la astronomia tagmezo, kiam suno atingas sian plej altan punkton, ĉ. 7 gradojn super la horizonto. Tio signifas, sur ebena tereno, ke ombro de homo longas 8-oble ties alton. Maloftege mi spertis tute senneĝan novjaran tagon ĉi tie en suda Finnlando. La temperaturo tagmeza estas minus 8 gradoj, kaj por la proksimaj tagoj oni antaŭvidas eĉ minus 15, kaj preskaŭ neniom da neĝo. Ĉar mankas la efika varmoizolo de neĝo, la nuda tero profunde frostiĝos kaj glacie ma…

Kalevala

Kalevala, tradukis J. E. Leppäkoski; unua eldono en Esperanto, 1964. (Vidu ankaŭ bildon de Tjeri pri la dua eldono de 1985). Kion prezentas la bildo sur la librokovrilo? Se mi ĝuste memoras, la verko mem tute ne klarigas la aferon. Evidente temas pri muzikilo, kantelo, citrosimila korda instrumento finna. La unuan tian konstruis la ĉefheroo de Kalevala. Li faris ĝin el makzelo de grandega fiŝo, ezoko, kaj la bildo montras tian makzelon provizitan per kordoj. Laŭ Kalevala, la heroo mem komencis konstruad…

Unua Libro pola

La unua “Unua Libro”, ruslingva prezento pri Esperanto, aperis en julio 1887. Baldaŭ poste venis ĉi tiu dua versio, en la pola lingvo. La foto estas farita en la UK en Roterdamo, kie la libro estis aŭkciata. Iu pretis pagi 500 eŭrojn, sed la aŭkciestro (Humphrey Tonkin) rifuzis vendi la valoraĵon je tiel malalta prezo. Eble vi povos retrovi ĝin sur la aŭkcia tablo en Bjalistoko ĉi-jare. La nomo “Unua Libro” estas pure konvencia, karesa nomo, kiun donis la posta esperantistaro al sia pralibro. Fakte, la…

Sunleviĝo

Elpaŝante de nia dompordo hodiaŭ matene, mi rimarkis antaŭ mi, trans najbara domo, supre kontraŭ la griza ĉielo objekton oranĝe briletan. Ĉio alia estis pli malpli blanka aŭ blue griza (finfine ni havas kelkajn centimetrojn da neĝo). Tio estis la supro de fumtubo, normale grize blanka kaj apenaŭ rimarkebla. Nun la leviĝanta suno verŝis oranĝan lumon sur ĝin. Mi okaze malfermis la pordon je 3 minutoj post la sunleviĝo, kiam eĉ la arbosuproj ankoraŭ restis en ombro, sed la surmonta fumtubo fantome brilis me…

Vintro en urbo

En januaro la kampo devus kuŝi sub dika tavolo de neĝo, sed ĝi aspektas pli aŭtuna ol vintra, kvazaŭ ĵus plugita, aŭ eble preta por printempa prilaborado. – La terkulturejo troviĝas en ne malgranda urbo. Ekster la bildigita pejzaĝo, dekstre kaj maldekstre, videblas loĝejaj kaj komercaj kvartaloj. Meze en la bildo videblas vendejego de Ikea, kun parkumitaj kamionegoj sur la korto.

Somermezaj floroj

Miksitaj floroj en nia ĝardeno, parte kulturaĵoj kiel la jam velkintaj narcisoj el kiur restas nur folioj, parte portitaj el naturo en la florbedon kiel la ruĝa geranio kaj la “venenvenkanto” (vincetoksiko, Vincetoxicum hirundinaria)