Iloj


Varbado

Paĝo kun dungoanoncoj el Helsingin Sanomat de la 23-a de novembro 2008. (Vidu mian blog-artikolon de la 26-a de novembro)

Finna teksto

En la finna lingvo.

Nord-samea teksto

En la nord-samea. (Vidu www.ipernity.com.invalid/blog/harri/110442)

Anar-samea teksto

En la anar-samea. (Vidu www.ipernity.com.invalid/blog/harri/110442)

Skolt-samea teksto

En la skolt-samea. (Vidu www.ipernity.com.invalid/blog/harri/110442)

Havenaj lumoj, por povi labori

Preskaŭ sterila aspektis la nova haveno en pluve griza tago fine de novembro. La haveno funkciis nur unu semajnon, sed jam videblas stakoj da kofregoj (ISO-normigitaj transportujoj, ankaŭ nomataj ”konteneroj“), kiujn la modernaj gruoj rapide levas el la ŝipoj. – Jam ekmallumas je 15:46 (la fotilan horloĝon mi forgesis ĝustigi, ĝi ankoraŭ montras la horon laŭ somera tempo: 16:46). La horo videblas, en turnita spegula bildo, ankaŭ en la foto: la ciferoj 15:45 de aŭtobusa horloĝo reflektiĝas sur la fenestro.

Lumoj, por kontroli fotilon

Ho, salt! Ne facilas foti tra fenestro de veturanta aŭtobuso. La fotilo svingiĝas en miaj manoj, kaj la longa ekspono tiel montras lampojn kiel lumstriojn anstataŭ lumpunktoj. Ha, tio ebligas kontroli la fotilan montron de ekspondaŭro: ĝi montras okonon da sekundo por ĉi tiu foto, kaj, iom grandigante la bildon, mi povas iom pene kalkuli ĉ. 11 lumpunktojn en iuj strioj. Ne malbone: tio signifas 11 centonojn da sekundo, dum okono egalas al 12.5 centonoj.

Havenaj lumoj, nur porokazaj

Por iom festi la novan havenon, oni aranĝis ankaŭ artfajradon.

Havenaj lumoj arte kurbaj

Skuiĝo de fotilo aldonis kurbetojn al la fajraĵoj.
97 eroj entute