Iloj


Ĉi tion ofte vidas aŭtisto

Ĉi tiu trafiksigno estas tre ofta en Finnlando. Eksterlandaj amikoj ĉiam demandas, kie la bestoj kaŝas sin, oni neniam vidas ilin. Sed ili certe ekzistas kaj statistikoj malagrable montras la aferon.

Apud vojoj grandaj kaj malgrandaj

La avertiloj estas metitaj en lokoj, kie okazas multaj aŭtoakcidentoj, kie rolas alkoj. Ĉe la plej grandaj ekspresvojoj oni starigis barilojn, por ke alkoj ne kuru sur la vojon.

Alkoj ne videblas

Alkoj, la plej grandaj bestoj en niaj arbaroj, preskaŭ formortis en la 1920-jaroj. En la tuta lando restis nur kelkcent alkoj. Ankaŭ aŭtoj tiam ne estis multegaj, kaj tial en la ĉi-supra statistiko tute mankas linio, kiu elstaras en la nunaj. Ĉi tio estas tabelo el oficiala statistiko de Finnlando, de la 1940-a jaro, pri diverstipaj aŭtomobilaj akcidentoj. Plena protektado kaj ĉasmalpermeso iom post iom kreskigis la alkaron kaj nun ĝi estas tiom granda, ke ĝi videblas ankaŭ en statistikoj pri voj-akcidento…

Artista vido

Bronzan alkon skulptis Jussi Mäntynen en 1929. En parko de la Artmuzeo de Gösta Serlcahius, Mänttä, Finnlando.

Alko enurba

Alia bronzaĵo de Jussi Mäntynen, antaŭ la Naturscienca Muzeo en Helsinki.

Sub ekspresa vojo

Ek al aliloka arbaro! Nun mi komencas la marŝadon ĉe vojeto fermita per bartrabo, sed mi simple ĉirkaŭiras ĝin kaj baldaŭ venas al tunela pasejo, kiu kondukas min sub ekspresa aŭtovojo. La tubego estas sufiĉe granda por aŭto. Ĉe la randoj de la granda vojo, ambaŭflanke, estas starigita barilo el ŝtala reto. Ĝi estas t.n. alkobarilo, por malhelpi alkojn kaj cervojn kuri sur la vojon. Mi esperas ke la bestoj komprenas utiligi la tunelon por atingi la alian flankon. – Alkobariloj estas utilaj sed ne ĉiopovaj.…

Alkoj, timu!

Rande de areo, kie arboj estis forhakitaj, oni bone vidas eĉ malproksimen,. Ĉi tio estas taŭga loko por ĉasista paf-turo. La alkoĉasa sezono komenciĝas la lastan sabaton en septembro kaj daŭras ĝis jarfino. Por ĉasi alkojn oni bezonas permesilon, kiu kostas 100 eŭrojn por plenkreska alko, 34 eŭrojn por alkido. Oni mortigas ĉiujare ĉ. 50 000 bestojn.

Trofeo

Kapo de alko sur muro de kafejo en Bemböle, Espoo. Ĉi tiu kornoparo ne apartenas al la plej impone grandaj.

Necesejo 2

Ĉi tion ne faris melo. Verŝajne estis alko..
11 eroj entute