Iloj


Frosta nesto

La fiŝaglan neston, pri kiu mi plurfoje raportis, kovras neĝo, sed la maro estas ankoraŭ parte senglacia. La foto estis farita ĉ. la 14-a horo. Proksima veterobservejo tiam indikis temperaturon je minus 15 gradoj. (antaŭaj fotoj en la albumo Aglejo.) (2 januaro 2010, h. 13:54; © TurkuAMK)

Fiŝagleja lumo

Sur ferdeko de <i>Viking Amorella</i>, kiu veturas de Turku al Stokholmo, videblas du intermitaj lumoj instalitaj sur la insuloj Själö/Seili kaj Högholmen/Korkiasaari. Sur la turo, kiu portas la supran-dekstran lumon, situas nesto de fiŝaglo. Mi iam raportis pri ĝi, sed neniam mem vizitis la lokon. – Vidu <a href="doc/harri/album/115344" target="_blank" rel="nofollow">la albumon "Aglejo"</a> ), kaj tiutemajn blogaĵojn de 2009, same <a href="blog/harri/416851" target="_blank" rel="nofollow">la hodiaŭan </a>.
.
29 eroj entute