Iloj


Fiŝaglo hejmenflugis de Afriko!

Hodiaŭ, la 5-an de aprilo, alvenis la unua fiŝaglo de sia vintrejo en Afriko. www.ipernity.com.invalid.invalid/blog/harri/141227

Birdo en matena nebulo

Kiu kuŝas en la nesto?

Sinjoro (?) fiŝaglo reaperas

Hodiaŭ matene, en la nebulo, videblis maraglo en la nesto. Poste alvenis plurfoje la fiŝaglo, kaj hodiaŭ ĝi ŝajnas labori tre celkonscie. (Fiŝaglo, Pandion haliaetus.)

Ripari la neston

Post la vintro, kaj eble ankaŭ pro la maragloj, la nesto estas en ne perfekta stato. La fiŝaglo komencas riparlaboron: unue kelkaj branĉetoj estu relokitaj.

Kiom da malpuraĵoj!

La fundo de la nesta kavaĵo nepre estu ronda, kaj ĉio malpura estas forbalaenda! Per energiaj ungofrapoj la fiŝaglo forŝutas ĉion nenecesan. Nubeto da rubo ĵetiĝas aeren.

Forflugo

La fiŝaglo forflugas, eble por ankoraŭ trovi ion por manĝi antaŭ sunsubiro. Hodiaŭ la neston vizitis kaj maragloj kaj fiŝaglo, sed en malsamaj tempoj. Mi vidis nenian konflikton, sed tia eble okazis ekster la vido de la fotilo.

Sereno post sunsubiro

La suno subiris antaŭ 42 minutoj. Birdoj ne videblas.

HS pri “miaj” agloj

La granda taggazeto Helsingin Sanomat raportas sub la titolo “Reĝa batalo de maraglo kaj fiŝaglo”. La atako-aspekta foto tamen ne montras agresemon de agloj – tie fakte estas fiŝaglo kaj korniko. (Helsingin Sanomat, 8 aprilo 2009, p. A5)

Ĉu cigno?

Vespera senventa maro spegule reflektas la insulojn. En la spegulbildo de la proksima, dekstra insulo videblas blanka punkto, kiu longe moviĝadis laŭ la bordoj. Mia diveno: muta cigno (Cygnus olor).
29 eroj entute